Espéranto Paris Île-de-France
banner
esperantoparis.bsky.social
Espéranto Paris Île-de-France
@esperantoparis.bsky.social
Espéranto à Paris et en région Île-de-France  /
Esperanto en Parizo kaj en la regiono Francilio

L'espéranto est LA langue internationale, équitable, indépendante.

Site/retejo : https://esperanto.paris

Siège/sidejo : 4bis rue de la Cerisaie 75004 Paris
September 26, 2026 at 3:03 PM
September 26, 2026 at 2:55 PM
Sabaton la 26an de septembro, de la 2a ĝis la 6a ptm, en nia sidejo: malfermitaj pordoj

Esperanto Parizo Francilio malfermas siajn pordojn.
Informiĝu pri niaj agadoj, niaj kursoj.
Trapasu nivelteston por ekscii kiun kurson elekti.
Renkontu esperantistojn.
September 22, 2026 at 6:36 PM
September 15, 2026 at 9:28 PM
‌Lundon la 21an de septembro, je la 7a ptm, sideje: kultura vespero

La temo estas Moresnet iama projekto de esperanta ŝtato.
Ni spektos retan prelegon pri Moresnet kaj Pierre parolos pri sia tiea vizito.

Poste ni manĝetos, bonvolu alporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por dividi.
September 15, 2026 at 2:17 PM
Jen mesaĝo de Larysa Osadchuk

Karaj amikoj! 

La asocio "Animado Kreado Kulturo Origamio" kun la subteno de Domo de Internaciaj Rilatoj de Montpeliero (Francujo), UEA, ILEI kaj Esperanto France, organizas la renkontiĝon de esperantistoj kaj origamistoj en Montpeliero, la 23-30-an de oktobro 2026.
August 25, 2026 at 8:24 PM
Saluton al ĉiuj! Nova francilia junulara renkontiĝo en septembro!

Post ke kelkaj spertis IJKn, ni ŝatus dividi tiun sperton kun tiuj kiuj ne povis ĉeesti kaj paroli kieł ĉiam pri temoj kiuj gravas por ni!
August 25, 2026 at 7:49 PM
July 16, 2026 at 1:32 PM
Sabaton la 27an de junio ekde la 7a vespere: pikniko por gejunuloj

Kiel ĉiumonate, ĉiuj gejunuloj estas bonvenaj, inkluzive komencantoj.

Ĉi-foje okazos pikniko, kunprenu manĝaĵon kaj trinkaĵon.

Parko de Bercy, herbejo antaŭ la Cinémathèque, metroo Bercy.

esperanto.paris/paris-jeunes
Espéranto Paris Île-de-France - Espéranto Paris Île-de-France
esperanto.paris
June 23, 2026 at 9:25 PM
June 14, 2026 at 11:27 PM
Lundon la 18an de majo je la 7a ptm, sideje kaj rete: kultura vespero

Espéranto France ĵus eldonis 2 novajn librojn, originale verkitajn en esperanto: Paradizo de Said Baluŝi kaj Legu min ie ajn de Laure Patas d’Illiers.
La 2 aŭtoroj prezentos kaj subskribos siajn librojn.
May 10, 2026 at 4:06 PM
Sabaton la 9an de majo de la 6a ĝis la 8a posttagmeze, en nia sidejo: babilrondo por gejunuloj

Ĉiumonate, la junaj francilianoj grupiĝas por kune babili.
Ĉi-foje, la temo estas:
kinarto 🎬
Ĉiuj gejunuloj (ĝis 35 jaroj) estas bonvenaj, inkluzive komencantoj.

eventaservo.org/e/82d18d8
Eventa Servo
eventaservo.org
May 6, 2026 at 6:26 AM
Vonny Dufossé estas membro de nia asocio.
Ŝi publikigis libron titolitan "Ciels de Grèce" (ĉieloj de Grekio). La libro estas en la franca.

La 2an de majo, de tagmezo ĝis la 3a kaj duono, ŝi subskribos la libron en Halle des blancs-manteaux, 48 rue Vieille-du-Temple, metroo Rambuteau.
April 28, 2026 at 1:08 PM
Reposted by Espéranto Paris Île-de-France
April 26, 2026 at 8:17 AM
Sabaton la 18an de aprilo de la 6a ĝis la 8a ptm: babilrondo por gejunuloj
Temo : " la kreskigiĝado" la procezo kun kiu la vivo kreskigas nin.

Ĉiumonate, la junaj francilianoj grupiĝas por kune babili. Ĉiuj gejunuloj (ĝis 35 jaroj) estas bonvenaj, inkluzive komencantoj.

eventaservo.org/e/b52382
Aprila junulara renkontiĝo de Francilio
sabato, 18 aprilo 2026 (Parizo - Francio) | Venu babilli esperantlingve kun aliaj junuloj en amika etoso.
eventaservo.org
April 10, 2026 at 12:49 PM
Sabaton, la 11an de aprilo, la tutan tagon: bicikla ekskurso de Parizo al Noisiel

Rendevuo je la 10a kaj duono matene en la pariza sidejo de SAT-Amikaro kun via biciklo. La biciklado longos 36 kilometrojn sen deklivoj.
Bicikla ekskurso de Parizo ĝis Noisiel
sabato, 11 aprilo 2026 (Noisiel - Francio) | Biciklado rande de la rivero Marno, tra Nogent, ĝis la eksa ĉokoladejo Menier en Noisiel.
eventaservo.org
April 8, 2026 at 3:52 PM
Venonta esperanto-kafejo : sabaton la 11a de aprilo je la 19 a.
April 4, 2026 at 11:02 AM
Dimanĉon, la 22an de marto, je la 6a ptm ĝis la 7a30 ptm: reta babilrondo Parizo-Romo-Darmstadt

La ĝemelaj urboj Parizo 🇨🇵 kaj Romo 🇮🇹 invitas Darmstadt 🇩🇪.
Venu babili en amika etoso.
La babilado okazas en esperanto.
Ĉiuj estas bonvenaj, ĉu por paroli, ĉu por nur aŭskulti.

eventaservo.org/e/0ceeb4
Babilado Romo-Parizo kaj la ĝemelurbaro de Darmstadt
dimanĉo, 22 marto 2026 (Reta) | La invito validas kaj por la apartenantoj al unu el la du grupoj, kaj por aliaj samideanoj emaj je babilado en amikeca rondo.
eventaservo.org
March 21, 2026 at 11:04 PM
Ĉi-vespere!
March 14, 2026 at 2:40 PM
Sabaton la 14an de marto, 7a ptm, surloke: Esperanto-kafejo 🍻

La Kafejo-esperanto okazas ĉiumonate.
Venu, trinku, manĝu kaj babilu en agrabla etoso. Ĉiu pagas sian mendon. Ĉiuj estas bonvenaj, inklude komencantoj.

SEB Café, 12 rue Auber, 75009 Parizo
March 10, 2026 at 2:53 PM
March 10, 2026 at 2:45 PM
Kultura vespero, lundon la 9an de marto je 19h : Pri Ĵak Lepuil’

JoPetro Danvy prelegos pri Ĵak Lepuil’ esperantista kantisto kiu forlasis nin la 5an de januaro 2026.

Senpaga evento por ĉiuj.

Surloke : en nia sidejo, 4 bis rue de la Cerisaie, Paris, métro Bastille
March 6, 2026 at 10:57 PM
February 19, 2026 at 9:38 PM
Sabaton, la 28an de februaro, de la 2a ptm kaj duono ĝis la 4a ptm kaj duono, surloke: babilrondo

La babilrondo okazas ĉiumonate.

Ĉi-foje la temo estas: via esperantista vivo.

Ĉiuj estas bonvenaj, inklude komencantoj.

En nia sidejo: 4bis rue de la Cerisaie, Parizo, metroo Bastille
February 17, 2026 at 10:58 PM