#Demandoj
Kio okazis al la ideo pri plurlingvaj afiŝoj en Federujo? Ĉu neniu realigis ĝin? 🤔

#lang_eo #federujo #demandoj
November 15, 2026 at 12:35 PM
Bonvolu rekomendi hispanan sciencfikcian filmon aŭ filmoserion kun subtekstoj. Mi jam spektis la filmon «Durante la tormenta» 🐱☕

#lang_eo #la_hispana_lingvo #filmoj #demandoj
November 13, 2026 at 8:50 AM
Ĉu ni ankoraŭ uzas la vorton «tiparo» por [font] aŭ ĉu ekzistas alia? 🤔

#lang_eo #vortoj #demandoj
November 10, 2026 at 5:33 PM
Simpla ludo, grandaj demandoj
Sciencistoj ofte studas malfacilajn aferojn per tre simplaj ludoj. Unu tia ludo konsistas el granda ebeno kovrita de sesangulaj pecoj, kvazaŭ en abelujo. Ĉiu peco ricevas unu el du koloroj, ekzemple en la supra ilustraĵo, la du koloroj estas nigro kaj flavo. La koloro de ĉiu peco estas elektita hazarde. Laŭ la reguloj de la ludo, oni povas mem decidi, ekzemple, ke ĉiu peco havu 20-procentan ŝancon ricevi nigran koloron kaj 80-procentan ŝancon ricevi flavan koloron. Poste oni demandas: ĉu eblas iri de unu flanko de la ebeno al la alia, paŝante nur sur nigraj pecoj? Se la ŝanco ricevi nigran koloron estas malgranda, tia vojo kutime ne ekzistas; male, se la ŝanco estas granda, tia vojo kutime ja ekzistas. Sed kio okazas inter tiuj du situacioj? Por studi la demandon, matematikistoj imagas, ke la ebeno estas senfina. Ili trovis, ke ekzistas speciala sojlo. Sub tiu sojlo ne ekzistas senfina vojo el nigraj pecoj. Super ĝi, tia vojo ekzistas. Por nia ludo kun sesangulaj pecoj, la sojlo troviĝas ĝuste kiam la du koloroj havas egalan ŝancon: po 50 procentoj. Tio eble ŝajnas evidenta, sed pruvi ĝin matematike tute ne estas simpla afero. Formoj, kiuj aperas je ĉiuj grandecoj Je tiu speciala sojlo okazas io interesa. La nigraj pecoj formas grupojn kun tre neregulaj formoj. Oni trovas grandajn grupojn, malgrandajn grupojn, kaj grupojn kun multaj longaj kaj maldikaj elstaraĵoj. Se oni rigardas tian desegnon de pli proksime aŭ de pli malproksime, oni vidas, ke similaj formoj ripetiĝas. Tio estas unu el la ĉefaj ecoj de fraktaloj. Vidu ekzemple jenan 2-minutan filmeton: Fraktaloj ekzistas ne nur en matematikaj ludoj. Similajn formojn oni povas trovi ankaŭ en la naturo, ekzemple ĉe iuj plantoj aŭ konkoj. Foto: Ivar Leidus/Wikipedia CC BY-SA 4.0 Sciencistoj volas kompreni tiajn formojn per nombroj. Per nombroj eblus kalkuli, ekzemple, kiel la grandeco de iu parto ŝanĝiĝas, kiam oni rigardas ĝin de pli proksime. De multaj jaroj fizikistoj havas metodojn por sukcese antaŭdiri plurajn el tiuj nombroj. Sed antaŭdiri rezulton kaj pruvi ĝian ĝustecon estas du malsamaj aferoj. Matematikistoj bezonis ĉirkaŭ dudek pliajn jarojn por pruvi kelkajn el tiuj rezultoj. La kialo estas, ke matematika pruvo devas montri, sen mankantaj paŝoj, kial iu rezulto estas valida. Tiel fiziko kaj matematiko helpis unu la alian: unu kampo montris la vojon, kaj la alia donis pli fortan bazon al la rezultoj. Kio ligas du punktojn? Sed la sama simpla ludo kondukas al aliaj demandoj. Imagu, ke ni elektas du punktojn sur nia desegno de nigraj kaj flavaj pecoj. En la suba ilustraĵo la du punktoj aperas kiel bluaj steloj. Ni povas demandi: kiom granda estas la ŝanco, ke ambaŭ steloj apartenas al unu sama grupo de nigraj pecoj? La respondo dependas de la distanco inter la du steloj. Ju pli malproksimaj ili estas unu de la alia, des malpli granda estas la ŝanco, ke ili apartenas al la sama grupo. Oni povas fari similan demandon pri la ruĝaj linioj, kiuj apartigas la nigrajn kaj flavajn pecojn. Tiuj linioj povas formi fermitajn vojojn, aŭ buklojn. Ni povas demandi, kiom granda estas la ŝanco, ke du elektitaj punktoj troviĝas sur unu sama buklo. Tiaj demandoj estas gravaj, ĉar ili helpas nin kompreni ne nur la formon de unu grupo aŭ buklo, sed ankaŭ la rilatojn inter malsamaj lokoj en la desegno. Antaŭ kelkaj jardekoj sciencistoj jam trovis respondojn al pluraj tiaj demandoj pri du punktoj. Kaj se ni elektas tri punktojn? Nun imagu, ke ni elektus ne du, sed tri punktojn. Ni povas demandi, kiom granda estas la ŝanco, ke ĉiuj tri apartenas al unu sama grupo aŭ al unu sama buklo. La demando ŝajnas nur iom pli malfacila ol antaŭe. Sed matematike ĝi estas multe pli profunda. Ne plu sufiĉas kompreni nur la distancon inter du punktoj. Gravas ankaŭ kiel la tri punktoj troviĝas unu rilate al la aliaj. Dum la lastaj jaroj sciencistoj sukcesis trovi novajn rezultojn pri tiaj demandoj, uzante metodojn, kiuj kunigas ideojn el fiziko kaj matematiko. Tio malfermas la vojon al ankoraŭ pli ĝeneralaj demandoj. Kio okazas, se ni elektas kvar, kvin aŭ eĉ pli da punktoj? Ĉu eblas trovi unu komunan metodon por respondi ĉiujn tiujn demandojn? La laboro ankoraŭ daŭras. Tiu esploro montras ion belan pri scienco: ke eĉ ludo kun nur du koloroj kaj tre simplaj reguloj povas konduki al demandoj, kies respondoj postulas multajn jarojn da laboro. Jesper Lykke Jacobsen
uea.facila.org
November 1, 2026 at 6:48 AM
Mi bezonas kurson, kie estas aliaj homoj. Duolingo helpas min komenci, sed mi volas babili kun aliaj studentoj. Mi trovis 'Esperanto-kurson' kaj mi aliĝis. Mi estas kontenta. esperantokurso.com/programa #esperanto #kurso
September 27, 2026 at 5:33 PM
Serioza demando: ĉu glacihokeo ankoraŭ ekzistas en la mondo? 🤔

#lang_eo #pensoj #demandoj
September 17, 2026 at 4:16 PM
Mi lernis en 2022 kaj ankaŭ rekomendas la retejon lernu.net. Krom tio, la ĉefa esperanto servilo de discord estas bonega por praktiko k. demandoj laŭ mia sperto
February 2, 2025 at 5:42 PM
> Sed mi pensas la plej granda forto de Esperanto estas libereco de la limoj de artikoloj...

Kial vi pensas tiel? Kiu diris tion al vi? "La" havas klaran kaj necesan signifon en Esperanto.

Bv diri ĉu restas demandoj.
September 12, 2025 at 12:48 PM
> Cada país deveria publicar todos os seus textos usando a sua língua nativa, e deixar o leitor traduzir com a tecnologia?

Restas kelkaj demandoj:

1 - Ĉu la homoj faros la penon traduki tekston (eĉ per GT) el minoritata lingvo?
2 - Kiel funkcius realtempa komunikado?
3 - [vidu sube]
May 29, 2025 at 10:55 AM
Traduko de la “Letero al Trockij pri la itala futurista movado” de Antonio Gramŝio sendita al Trockij – 1922

Antonio Gramŝio Letero al Trockij pri la itala futurista movado 1922 Letero enigita de Trockij ĉe la fino de Ĉapitro IV de lia verko, Literaturo kaj Revolucio ITALA FUTURISMO Jen la…
Traduko de la “Letero al Trockij pri la itala futurista movado” de Antonio Gramŝio sendita al Trockij – 1922
Antonio Gramŝio Letero al Trockij pri la itala futurista movado 1922 Letero enigita de Trockij ĉe la fino de Ĉapitro IV de lia verko, Literaturo kaj Revolucio ITALA FUTURISMO Jen la respondoj al la demandoj, kiujn vi faris al mi pri la itala futurisma movado: Ekde la milito, la futurisma movado en Italio tute perdis siajn karakterizajn trajtojn. Marinetti tre malmulte atentas movadon.
erimarkivoj.wordpress.com
March 15, 2026 at 2:19 PM
Traduko de la “Letero al Trockij pri la itala futurista movado” de A. Gramsci sendita al Trockij – 1922

Antonio Gramsci Letero al Trockij pri la itala futurista movado 1922 Letero enigita de Trockij ĉe la fino de Ĉapitro IV de lia verko, Literaturo kaj Revolucio ITALA FUTURISMO Jen la respondoj al…
Traduko de la “Letero al Trockij pri la itala futurista movado” de A. Gramsci sendita al Trockij – 1922
Antonio Gramsci Letero al Trockij pri la itala futurista movado 1922 Letero enigita de Trockij ĉe la fino de Ĉapitro IV de lia verko, Literaturo kaj Revolucio ITALA FUTURISMO Jen la respondoj al la demandoj, kiujn vi faris al mi pri la itala futurisma movado: Ekde la milito, la futurisma movado en Italio tute perdis siajn karakterizajn trajtojn. Marinetti tre malmulte atentas movadon.
erimovado.wordpress.com
July 24, 2025 at 5:22 PM
Traduko de “La kontraŭimperiisma lukto” [Intervjuo de Mateo Fossa kun Trokij] – 23-an de septembro 1938

Trockij La kontraŭimperiisma lukto Intervjuo kun Mateo Fossa 23-an de septembro 1938 Ĉi tiu teksto estas la respondo de Trockij, verkita en la rusa, al la demandoj prezentitaj de Fossa dum iliaj…
Traduko de “La kontraŭimperiisma lukto” [Intervjuo de Mateo Fossa kun Trokij] – 23-an de septembro 1938
Trockij La kontraŭimperiisma lukto Intervjuo kun Mateo Fossa 23-an de septembro 1938 Ĉi tiu teksto estas la respondo de Trockij, verkita en la rusa, al la demandoj prezentitaj de Fossa dum iliaj unuaj renkontiĝoj koncerne la politikon sekvotan en Latinameriko. La prezento estas de la aŭtoro. Kamarado Fossa estis delegito de la Komitato pri Sindikataj Liberecoj ĉe la konferenco de latinamerikaj sindikatoj kunvenigita en Meksiko.
erimovado.wordpress.com
May 20, 2025 at 8:53 AM
Mi ne deziris esti aĉulo al mia nevo, sed tro malfermaj demandoj fuŝas mian cerbon. Dum kelkaj sekundoj mi pensis pri ĉio, kion mi vidis en Ĉeĥio, pri la historio, ktp. Sed estas tiom da informo, ke mia cerbo iĝas mallonga cirkvito kaj mi diras la plej evidentan aferon 😂
February 17, 2025 at 4:11 PM
Ne multo! nur 3 semanjojn. Dankon pro via scribajoj kaj demandoj. Mi bezonas legi kaj aŭskulti 🤗
May 12, 2026 at 3:07 PM
Mi ne sukcesis hodiaŭ fini la hejmtaskon de matematika kurso, ĉar mi miskalkulis nombron de demandoj...
February 25, 2025 at 5:56 AM
Mi travivis la ekzameneton! Neatendite preskaŭ ĉiuj demandoj estis plurelektaj...
September 30, 2024 at 8:21 PM
Mi komencos relerni Esperanton nur por ĉagreni la homojn, kiuj agas "pli sankte ol vi" pri ĝi. Mi preskaŭ rezignis pri ĉi tiu lingvo pro tiaj homoj, traktu homojn kun respekto ĉar ne ekzistas stultaj demandoj dum lernado de lingvo, kaj oni povas preni tiom da tempo kiom oni bezonas/volas.
September 29, 2025 at 1:15 AM
Ĉiuj ĉi tiuj lastatempaj demandoj pri #Esperanto en The Chase UK (4 laŭ mia kalkulado!) igas min pensi, ke estas esperantisto en la produktadstabo! 🙌 #TheChase #ITV
March 26, 2025 at 6:23 AM
Tamen, la gajnita loteria bileto estis ŝtelita.
La patro kaj patrino estis en profunda malĝojo, sed la filino estis ĝoja.

Kial?

#Lateralaj
#Pensaj
#Demandoj
August 20, 2024 at 5:04 PM
@tokipona.org

Ĉu vi kreas la Ringojn de forto/posedo?
sed libretojn?

kio estas zz zzz
kial vi volas regi maristojn

tiom da demandoj
sunosama.org unites voices in Toki Pona, Esperanto, Guosa and more. Under the same sun, how do we build solidarity, equality, collaboration? o su a! Free PDF at bottom. Share your message or art of support or opposition to #sunosama. How will conlang speakers in 2037 look back on this time capsule?
suno sama | ráná sémé
sunosama.org
August 8, 2025 at 8:06 PM
Hej! Ĉu iu scias iujn jutubkanalojn spektindajn kaj spekteblajn, ĉefe pri videoludoj aŭ io blog-formata...

Sed io kvalita sufuĉe por esti spektebla senkrinĝe

eĉ pli ĝenerale la videoj devas ne havi Esperanton mem kiel sia ĉefa temo

b'volu sugesti ĉ'tien en respondojn

#esperanto #jutubo #demandoj
November 22, 2024 at 7:59 AM
Longe ne vidis vin 🌞🕊️🌝
Long time no see ⏳

Kvin plej gravaj demandoj: kaj la unua estas kiel eviti depresion en ĉi tiu mondo? Kompreneble, ekzistas respondo: trovu tion, kio inspiras vin, sed foje eĉ tio estas malfacila. Mi esperas, ke vi povos fari ĝin. 🫣👽🌚
March 28, 2026 at 6:53 PM
Ĉu oni kutime anstataŭigas du samajn konsonantojn per unu dum esperantigo de nomoj? Mi ne memoras, kie mi legis tion? 🤔

#lang_eo #esperanto #demandoj
March 26, 2025 at 7:01 PM