#traduko
Jen ofte vidata 'falsa amiko' en Esperanto...

korekta ≠ ĝusta

ĝusta = senerara

korekti = ĝustigi = senerarigi

korekta = ĝustiga = senerariga

korektado = ĝustigado, ktp

Ekzemple,

«Ĉu tiu traduko estas korekta?» ❌

«Ĉu tiu traduko estas ĝusta?» ✅

#Esperanto
November 26, 2024 at 2:42 PM
Traduko en la anglan
September 23, 2026 at 2:48 AM
La traduko jam ne estas tiom mankanta.
March 19, 2025 at 8:20 AM
Kiel parton de nia projekto Festjaro BAULDTON, ni ĵus reeldonis version en #Esperanto de «La Ĉashundo de la Baskerviloj», en traduko de William Auld! Trovu la libron ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj! Jen specimeno: drive.google.com/file/d/1MuCp...
December 18, 2024 at 9:02 PM
#Esperanto parolantoj: Kiel vi tradukus "slut-shaming"? Ne nepre rekta traduko.
April 14, 2025 at 1:10 PM
Bonan laboron. Ni esperantan version jam kreis. Mankoj en la traduko estas… sed en la projekto plejmulto estas preta. Mi supozas, ke ne la mankoj malaperos post la sekva ĝisdatigo de la apo.
March 15, 2025 at 12:24 AM
🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿 A book in Esperanto just came in from mail: it's a translation of Shūsaku Endo's famous novel "Silence".
🌟 Libro en Esperanto ĵus alvenis el la poŝtoficejo: estas traduko de "Silento", la fama romano de Ŝuusaku Endo. Ĝin eldonis la Japana Esperanto-Instituto.
#langsky #booksky
January 9, 2025 at 3:27 PM
Dokumentojn Bonvole! #Esperanto traduko de la ludo (Papers Please)

www.reddit.com/r/Esperanto/...
From the Esperanto community on Reddit: Videoludo "Papers, Please" en Esperanto!
Explore this post and more from the Esperanto community
www.reddit.com
October 8, 2025 at 9:20 AM
Konata Japana laboreja slogano:
“油断一秒、怪我一生”
(judan iĉibjoo, kega iŝŝoo)

Laŭlitera traduko:
“Unu sekundo da malatento, unu vivo de vundo”

Rima traduko:
“Malatento dum sekundo:
Kaŭzo de ĝismorta vundo!”
#Esperantigo #Japanujo #Japanio
June 29, 2025 at 12:46 AM
Multfoje ne ekzistas rekta traduko por slangaĵoj, sed «lit» pli-malpli estus «mojosa», «superba» aŭ «malaĉa».
March 19, 2025 at 10:19 PM
Telegram estas strangejo. Ekzistas traduko de l' uzantinterago en la Rusan... per la alfabeto Latina kiun uzas Esperanto.

Kiel strange.

Ankaŭ almenaŭ 6 tradukoj en Interlingua'n.
December 10, 2024 at 10:22 PM
NOVAĴO!

«La vojo al Eldorado»

La senvoĉa sontrako estas preta, la traduko estis reviziita... Kaj komenciĝis la registrado!

•Mikaelo: Sejden Dub
•Tulio: Mikaelo Kastro
•Ĉel: Frances Calceta
•Kortes': Santiago Cerveró
•Estro Tanabok': Eriko Demaro

Kaj aliaj.

👀Estontece aperos antaŭfilmo.
February 8, 2026 at 6:46 PM
Mi ne povas kredi sed la sola traduko por ĉi tiu artikolo estas en #Esperanto.

Vidu kaj konfirmu: eo.wikipedia.org/wiki/WhatsAp...
WhatsApp Ĝemado - Vikipedio
eo.wikipedia.org
July 30, 2025 at 1:27 PM
Esperanta traduko de “The Nameless City” de H.P. #Lovecraft (1921). Ĝi kuŝis silente kaj morte sub la malvarma dezerto lunlumo. #Esperanto #epub #weirdfiction
raspberrypi.tailcd13e6.ts.net/the-nameless...
La Sennoma Urbo, Lovecraft (1921) (en/eo)
Dulingva angla-Esperanta traduko de “The Nameless City” de H.P. Lovecraft (1921).
raspberrypi.tailcd13e6.ts.net
March 21, 2026 at 5:01 PM
Kio estus taŭga traduko de la ĉilia fivorto "conchetumare" ("[la] concha de tu madre" → "la piĉo de via patrino") en ununura vorto? Microsoft Copilot proponas al mi la konstruitan vorton "patrinpiĉulo"-n, sed mi ne certas ĉu ĝi estas komprenebla por nelatinamerikanoj.
September 20, 2025 at 5:33 PM
Jen Ĝisdatigo Pri Mia Esperanta Traduko de Super Princens Peach. Mi Kreis Novan Emblemon Por La Ludon :). Nun Mi Tradukos La Uzantinterfacon Por La Ludon . Ĉu Vi Ŝatas La Novan Emblemon?
#Esperanto #princesspeach
#conlingno #conlanguage
February 6, 2026 at 1:42 AM
Pro la klimata ŝanĝo, multaj hispanaj proverboj ne havas sencon hodiaŭ, ekzemple "hasta el 40 de mayo, no te quites el sayo", kiu laŭlitera traduko estas "ĝis la 40ª de majo ne malvestu la veston". Ĉi-tiu proverbo havas alian saman esperanta proverbo kiu diras:
June 2, 2025 at 8:50 AM
«Barni sopiris esti ĉe la fundo de la kavo. Kaj la grundo subfalis.»

Nia kontribuo al #Zamenhof-tago: ni lanĉas «Stig de la ŝutloko» (Stig of the Dump) de Clive King, en traduko de Jack Warren. Eblas ĝin trovi ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Specimena ĉapitro: drive.google.com/file/d/1Nk60...
December 15, 2025 at 2:12 PM
Mi komencis traduki super princess peach denove. La lasta kopio de la traduko estis rompita Do mi devas rekomenci.
September 9, 2026 at 8:22 PM
Jen nia konkursaĵo en la branĉo «Infanlibro de la Jaro» de la Belartaj Konkursoj de UEA: «Stig de la ŝutloko» (Stig of the Dump) de Clive King, en traduko de Jack Warren.

Eblas ĝin aĉeti ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Specimenaj paĝoj troviĝas ĉe: drive.google.com/file/d/1Nk60... #esperanto
April 1, 2026 at 10:24 AM
Talmi :

Petit défi de traduction de septembre
September translation little challenge
Septembra eta defio de traduko
Ieronomemiô itiô lufaxicti tragdis

fitalmi.blogspot.com/2026/09/frid...

#talmi #conlang #traduction #esperanto
Frida en faerim
Ieronomemiô itiô lufaxicti tragdis Petit défi de traduction de septembre September translation little challenge Septembra eta defio de tradu...
fitalmi.blogspot.com
September 22, 2026 at 1:21 PM
Traduko de Besto-Farmo de George Orwell (1945) estis publikigita en nia blogo aŭ rekte alklakante la ligilon de Google Drive !

Farita de @kzaark.bsky.social

drive.google.com/file/d/1ZgUu...
May 16, 2025 at 12:04 AM
Malgraŭ ke mi ŝatas nek la libroserion nek ties verkiston, estas domaĝo, ke traduko tiel interesa neniam estis publikigita oficiale (laŭ mia scio, pro malpermeso de la angla eldonejo havanta la kopirajton, kiu tamen ja permesis tradukojn al latino kaj malnovgreka... Tial kompaniegoj ne plaĉas al mi)
Mi ĵus komencis legi Harry Potter (Hari Poter) en EO. Mi ŝatas la tradukon de Hogwarts: Porkalo! #esperanto #readlang #Harrypotter
November 20, 2024 at 12:30 PM
La traduko de la komikso baziĝis sur la franclingva originalo (publikigita en 2022), tamen la 1935-a esperantigo de la poemo (titolita «Odusseias», de W. J. A. Manders) estis uzita kiel referenco por traduki iujn vortojn.
June 30, 2026 at 5:08 PM